Espertanto

2006-05-15

lampo en moskeo, mallumo en-hejme

Tiel estas la regulo de la mondo: iam ghojo kaj felicho, iam doloro kaj mizero.
La supra poemeto estas mia libera traduko el la longa poemo de irana poeto, Ferdousi.
Shajnas ke nuntempe en Irano regas la dua regulo de tiuchi frazo. La regantoj de la lando ne nur fermas siajn okulojn al mizeroj de la homoj enlande, ili serchas eksterlande por skribi leteron kaj plendi regantojn de aliaj landoj kaj inviti ilin al justeco. Mi kiel Iranano hontas pro la letero de nia prezidento al usona prezidento. Mi unue volas ke nia prezidento respondu al la samaj demandoj kiujn li skribis en sia letero. Demandi estas facila, sed respondi kunportas respondecon. Nia shtato unue respondu enlandajn problemojn kaj poste rigardu eksterlande por serchi problemojn. Estas proverbo en Persa: Lampo bezonata enhejme, oni ne portu al moskeo.

2006-04-12

Nova Jaro, Nova komenco

Post prekau unu monato mi revenis. Dumtempe mi vojaghis tra la lando je 5300 kilometroj. Estis longa, tamen interesa kaj aventura vojagho. Longa ferio kaj bona vetero helpis por ke mi realigu unu de miaj deziroj por veturi sude-oriente de Irano.

2006-03-18

Nova jaro kaj ferioj

Alproksimighas la nova jaro; restas nur kelkaj horoj ghis la fino de la kuranta jaro. La nova jaro en Irano komensighas dimanghe je la 21:55:35. Do, nur restas iomete pli ol 48 horoj ghis la nova jaro. Dum la ferioj (du semajnoj) mi vojaghos sude de Irano. Do, ne eblus por mi skribi kaj renovigi tiunchi blogon. Pere de tiuchi mia lasta skribo chijare, mi esprimas miajn plej korajn salutojn kaj bon-dezirojn. Al Chiuj Esperantistoj tra la mondo: FELICHAN NOVAN JARON.

2006-03-11

Pri montgrimpado kaj Armenio

Post interparolo kun amikoj, nun iomete pli detale mi povas diri pri la plano por grimpi al Damavand. Ni planos por Augusto, Post la chijara UK. Mi esperas ke tiuchi ekskurso plejbone realighos.
Esperantistoj en Armenio planis unu semajnan programon por instrui Esperanton en chiuj niveloj. La kunveno okazos en Julio kaj chiuj povas partopreni. Se vi interesas, do ne hezitu por alighi.

2006-03-01

diverse

Nun mi konkludas ke estas malfacila skribi regule pli malfacilas tion fari ĉiutage. Tamen mi klopodos tion fari. Tiujĉi tagoj mi estas ege okupita en mia laboro.
La polítika situacio de Irano iom post iom malboniĝas kaj malklariĝas. Mi esperas ke Irana dosiero en Sekureca Konsilio kunportas bonajn atingojn por ni kaj ne kaŭzos pligrandajn problemojn.
Baldaŭ la oficejo de IREA translokiĝos al nova adreso. Ĉu en la nova loko ni havos novajn fortojn ankaŭ. Mi esperas pri tio, car ni vere bezonas tion.

2006-02-19

Montgrimpado venontsomere

Nia plano por grimpi Damavand pinto tri jaroj antaue estis sukcesa kaj interesa. Mi intencas proponi ke ni denove grimpu la pinton venont-somere. Se iuj interesas pri la afero, tion anoncu por ke ebla planado povas realighi.

2006-02-14

Kompari diversajn lingvojn

Hierau mi vizitis retpagharon pri lingvo-lernado: "kiel lerni lingvojn". En la pagharo mi trovis paghon pri la komparo de diversaj lingvoj. La komparo estas interesa kaj informdona. En la pagharo oni povas trovi aliajn utilajn informojn pri lingvo-lernado. Aparte estis interesa la informoj pri lau mi nekonata mult-lingvulo (poligloto) kiu sciis 40 lingvojn. Vi povas legi pliajn informojn pri li chitie. Nur bedaurindas ke la pagharo estas en angla lingvo.