Espertanto

2006-01-24

La Forto de Vorto

Mia unua teksto prenita el levilkarto de "Movado Sen Nomo"(n-ro 1, 2003):

same facilas eldiro
de vorto tenera
kaj ege kolera
...sed mala estas ilia efiko

viaj propraj vortoj
povas detrui aŭ konsoli,
humiligi aŭ konsili,
helpi aŭ dolori

viaj propraj vortoj
povas havi efikon
bagatelan aŭ gigantan,
karesan aŭ pikantan

do kiam vi parolas
(aŭ aliajn aŭskultas)
pensu pri
la forto de vorto.

1 Comments:

  • Saluton kaj dankon pro via vizito :-). Mi legos vian blogon tie chi estonte.

    By Blogger MCG, at 9:09 PM  

Post a Comment

<< Home