Espertanto

2006-02-19

Montgrimpado venontsomere

Nia plano por grimpi Damavand pinto tri jaroj antaue estis sukcesa kaj interesa. Mi intencas proponi ke ni denove grimpu la pinton venont-somere. Se iuj interesas pri la afero, tion anoncu por ke ebla planado povas realighi.

2006-02-14

Kompari diversajn lingvojn

Hierau mi vizitis retpagharon pri lingvo-lernado: "kiel lerni lingvojn". En la pagharo mi trovis paghon pri la komparo de diversaj lingvoj. La komparo estas interesa kaj informdona. En la pagharo oni povas trovi aliajn utilajn informojn pri lingvo-lernado. Aparte estis interesa la informoj pri lau mi nekonata mult-lingvulo (poligloto) kiu sciis 40 lingvojn. Vi povas legi pliajn informojn pri li chitie. Nur bedaurindas ke la pagharo estas en angla lingvo.

2006-02-12

post du semajnoj

Post du semajnoj nun mi denove povas skribi kaj renovigi la blogon. Dum la pasintaj du semajnoj mi partoprenis en kurso pri komputilaj aferoj. Kaj pasint-semajnfine mi vojaghis al Esfahano, mia naskigh-urbo.
Hodiau mi pripensis organizi la retpagharon de nia revuo tiel ke chiuj abonantoj de la revuo povas vidi siajn informojn kaj chiuj povas esti informita pri la nombro kaj stato de la abonantoj. Chu por iu Esperanto gazeto tiuchi propono estas utila au ne, mi ankorau devas pensi plu.