Espertanto

2006-01-30

Malprogreso

Hodiaŭ post-tagmeze laŭplane prelegis S-ro Kheirkhah pri Tajvano. La programo okazis en la Esperanto-klubo. Estis bedaŭrinde ke tre malmultaj partoprenis la programon. Eĉ S-ro Kheirkhan ne atendis tiun malgrandan aŭskultantaron. Ni eĉ iom parolis pri kiel ni povas varbi pli aktivajn Esperantistojn. Se ni antaŭeniras ĉitiel, post nelonge neniu restas por la movado en Irano. Nova sento kaj forta voko estas bezonata.

2006-01-29

Mia kurso pri datumbazoj

Por du semajnoj mi devus partopreni kurson pri Solaris kaj Oracle. Estas interese ke mi antaue sciis preskaŭ nenion pri tiujĉi du temoj. Do, estas tute nova kaj tempobezonata kurso por mi. Eblas ke dum tiuĉi du semajnoj mi ne povos meti ion novan ĉitie.
Morgaŭ en la oficejo de IREA (Irana Esperanto Asocio) prelegos esperant-lingve S-ro Reza Kheirkhah pri Tajvano. La prelego okazos je la 6-a horo post-tagmeze.

2006-01-25

Irana Esperantisto N-ro 12 jam eldonita

La 12-a numero de la revuo Irana Esperantisto Hodiau pretiĝis kaj estas preta por disdoni. Tiuĉi numero kiu publikiĝas iom malfrue estas ĉefe pri la ĉijara UK en Litovio. La revuo konsistas el du partoj, persa kaj Esperanta.

2006-01-24

La Forto de Vorto

Mia unua teksto prenita el levilkarto de "Movado Sen Nomo"(n-ro 1, 2003):

same facilas eldiro
de vorto tenera
kaj ege kolera
...sed mala estas ilia efiko

viaj propraj vortoj
povas detrui aŭ konsoli,
humiligi aŭ konsili,
helpi aŭ dolori

viaj propraj vortoj
povas havi efikon
bagatelan aŭ gigantan,
karesan aŭ pikantan

do kiam vi parolas
(aŭ aliajn aŭskultas)
pensu pri
la forto de vorto.